Skip to main content
  • WORD Research this...
    2 Kings 9
    •   La profeto Eliŝa alvokis unu el la profetidoj, kaj diris al li: Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon ĉi tiun vazon kun oleo, kaj iru en Ramoton en Gilead.
    •   Kiam vi venos tien, elserĉu tie Jehun, filon de Jehoŝafat, filo de Nimŝi, kaj aliru kaj starigu lin el meze de liaj fratoj kaj enkonduku lin en la plej internan ĉambron.
    •   Kaj prenu la vazon kun la oleo kaj verŝu sur lian kapon, kaj diru: Tiele diras la Eternulo: Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael. Poste malfermu la pordon kaj forkuru, ne prokrastu.
    •   Kaj iris la junulo, la junulo la profeto, al Ramot en Gilead.
    •   Kiam li venis, li vidis, ke sidas la militestroj. Kaj li diris: Mi havas ion por diri al vi, ho estro. Kaj Jehu diris: Al kiu el ni ĉiuj? Li respondis: Al vi, ho estro.
    •   Tiu leviĝis kaj iris en la domon. Li verŝis la oleon sur lian kapon, kaj diris: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Mi sanktoleis vin reĝo super la popolo de la Eternulo, super Izrael.
    •   Kaj vi ekstermos la domon de via sinjoro Aĥab, por ke Mi venĝu la sangon de Miaj servantoj, la profetoj, kaj la sangon de ĉiuj servantoj de la Eternulo, verŝitajn de la mano de Izebel.
    •   Kaj pereos la tuta domo de Aĥab; kaj Mi ekstermos ĉe Aĥab ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.
    •   Kaj mi faros al la domo de Aĥab kiel al la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel al la domo de Baaŝa, filo de Aĥija.
    • 10   Kaj Izebelon manĝos la hundoj sur la kampo de Jizreel, kaj neniu enterigos ŝin. Kaj li malfermis la pordon kaj forkuris.
    • 11   Kiam Jehu eliris al la servantoj de sia sinjoro, ili diris al li: Ĉu ĉio estas en ordo? por kio venis al vi tiu frenezulo? Li respondis al ili: Vi konas ja tiun homon kaj lian parolon.
    • 12   Ili diris: Ne vero, tamen diru al ni. Kaj li diris: Tiel kaj tiel li parolis al mi, dirante: Tiele diras la Eternulo: Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael.
    • 13   Kaj rapide ili prenis ĉiu sian veston kaj sternis sub li sur la altaj ŝtupoj, kaj ekblovis per trumpeto, kaj diris: Jehu fariĝis reĝo.
    • 14   Tiam Jehu, filo de Jehoŝafat, filo de Nimŝi, faris konspiron kontraŭ Joram. (Dume Joram staris garde en Ramot en Gilead, li kaj la tuta Izrael, kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio.
    • 15   Kaj la reĝo Joram* revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj, kiam li batalis kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio.) Tiam Jehu diris: Se vi konsentas, neniu eliĝu el la urbo, por iri kaj sciigi en Jizreel.
    • 16   Kaj Jehu ekrajdis kaj direktis sin al Jizreel; ĉar tie kuŝis Joram, kaj Aĥazja, reĝo de Judujo, venis, por viziti Joramon.
    • 17   La gardostaranto staris sur la turo en Jizreel, kaj li ekvidis la alproksimiĝantan amason de Jehu, kaj diris: Mi vidas amason. Tiam Joram diris: Prenu rajdanton kaj sendu kontraŭ ili, por ke li demandu, ĉu ĉio estas en ordo.
    • 18   Kaj la rajdanto sur ĉevalo direktis sin renkonte al li, kaj diris: Tiele diras la reĝo: Ĉu ĉio estas en ordo? Sed Jehu respondis: La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min. Kaj la gardostaranto raportis, dirante: La sendito venis al ili, sed ne revenis.
    • 19   Tiam li sendis duan rajdanton, kaj ĉi tiu venis al ili, kaj diris: Tiele diras la reĝo: Ĉu ĉio estas en ordo? Jehu respondis: La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min.
    • 20   La gardostaranto raportis, dirante: Li venis al ili, sed ne revenis; la kondukado estas kiel kondukado de Jehu, filo de Nimŝi, ĉar li kondukas rapidege.
    • 21   Tiam Joram diris: Oni jungu! Kaj oni jungis lian ĉaron. Kaj eliris Joram, reĝo de Izrael, kaj Aĥazja, reĝo de Judujo, ĉiu sur sia ĉaro, kaj ili direktis sin renkonte al Jehu, kaj ili renkontis lin sur la kampo de Nabot, la Jizreelano.
    • 22   Kiam Joram ekvidis Jehun, li diris: Ĉu ĉio estas en ordo, Jehu? Sed tiu respondis: Kia ordo povas esti ĉe la malĉastado de via patrino Izebel kaj ĉe ŝiaj multaj sorĉaĵoj?
    • 23   Tiam Joram turnis sian manon kaj forkuris, kaj diris al Aĥazja: Perfido, ho Aĥazja!
    • 24   Sed Jehu streĉis per sia mano la pafarkon kaj pafe frapis Joramon inter liaj brakoj, kaj la sago iris tra lian koron, kaj li falis genue sur sia ĉaro.
    • 25   Kaj Jehu diris al sia altrangulo Bidkar: Prenu kaj ĵetu lin sur la kampon de Nabot, la Jizreelano; ĉar rememoru, kiel mi kaj vi sur ĉaro veturis post lia patro Aĥab kaj la Eternulo eldiris pri li jenan profetaĵon:
    • 26   Vere, diris la Eternulo, la sangon de Nabot kaj la sangon de liaj filoj Mi vidis hieraŭ, kaj Mi venĝos al vi sur ĉi tiu kampo, diris la Eternulo. Prenu do nun kaj ĵetu lin sur la kampon, konforme al la vorto de la Eternulo.
    • 27   Kiam Aĥazja, reĝo de Judujo, tion vidis, li forkuris en la direkto al la ĝardena domo. Sed Jehu postkuris lin, kaj diris: Lin ankaŭ batu sur la ĉaro. Kaj oni frapis lin sur la altaĵo Gur, kiu estas apud Jibleam. Kaj li forkuris en Megidon kaj mortis tie.
    • 28   Kaj liaj servantoj forveturigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo kun liaj patroj en la urbo de David.
    • 29   En la jaro dek-unua de Joram, filo de Aĥab, Aĥazja ekreĝis super Judujo.
    • 30   Jehu venis al Jizreel. Kiam Izebel tion aŭdis, ŝi kolorigis siajn okulojn kaj beligis sian kapon kaj ekrigardis tra la fenestro.
    • 31   Kiam Jehu eniris en la pordegon, ŝi diris: Ĉu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro?
    • 32   Tiam li levis sian vizaĝon al la fenestro, kaj diris: Kiu estas kun mi? kiu? Kaj ekrigardis al li du tri korteganoj.
    • 33   Kaj li diris: Elĵetu ŝin! Kaj ili ŝin elĵetis. Kaj ŝia sango ŝprucis sur la muron kaj sur la ĉevalojn, kaj oni dispremis ŝin per la piedoj.
    • 34   Li eniris kaj manĝis kaj trinkis, kaj diris: Rigardu, kie estas tiu malbenitino, kaj enterigu ŝin, ĉar ŝi estas reĝidino.
    • 35   Kaj oni iris, por enterigi ŝin, sed oni trovis nenion de ŝi krom la kranio, la piedoj, kaj la manplatoj.
    • 36   Oni revenis kaj raportis al li. Tiam li diris: Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Elija, la Teŝebano, nome: Sur la kampo de Jizreel la hundoj formanĝos la karnon de Izebel;
    • 37   kaj la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero sur la kampo de Jizreel, tiel, ke neniu povos diri: Tio estas Izebel.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

2 Reĝoj 9:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

2 Reĝoj 9:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

2 Reĝoj 9:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.