Skip to main content
  • WORD Research this...
    2 Kings 23
    •   La reĝo sendis, kaj oni kunvenigis al li ĉiujn plejaĝulojn de Judujo kaj Jerusalem.
    •   Kaj la reĝo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li ĉiuj Judoj kaj ĉiuj loĝantoj de Jerusalem, kaj la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, de la malgrandaj ĝis la grandaj; kaj oni voĉlegis antaŭ ili ĉiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo.
    •   Kaj la reĝo stariĝis ĉe la kolono, kaj faris interligon antaŭ la Eternulo, por sekvi la Eternulon kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn atestojn kaj Liajn leĝojn, per la tuta koro kaj per la tuta animo, por restarigi la vortojn de tiu interligo, skribitajn en tiu libro. Kaj la tuta popolo aliĝis al la interligo.
    •   Kaj la reĝo ordonis al la ĉefpastro Ĥilkija kaj al la duagradaj pastroj kaj al la pordogardistoj, ke oni elportu el la templo de la Eternulo ĉiujn objektojn, faritajn por Baal kaj por Aŝtar kaj por la tuta armeo de la ĉielo; kaj oni forbruligis ilin ekster Jerusalem sur la kampo Kidron, kaj oni forportis ilian cindron en Bet-Elon.
    •   Kaj li forigis la idolpastrojn, kiujn starigis la reĝoj de Judujo, por incensi sur la altaĵoj en la urboj de Judujo kaj en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem, kaj tiujn, kiuj incensadis al Baal, al la suno, al la luno, al la stelaroj, kaj al la tuta armeo de la ĉielo.
    •   Kaj li elportigis la sanktan stangon el la domo de la Eternulo ekster Jerusalemon al la torento Kidron; kaj oni forbruligis ĝin ĉe la torento Kidron kaj disfrotis ĝin ĝis cindreco, kaj oni ĵetis la cindron sur la tombejon de la simpla popolo.
    •   Kaj li detruis la domojn de malĉastistoj, kiuj estis ĉe la domo de la Eternulo kaj en kiuj la virinoj teksadis tendojn por Aŝtar.
    •   Kaj li venigis ĉiujn pastrojn el la urboj de Judujo, kaj malpurigis la altaĵojn, sur kiuj la pastroj incensadis, de Geba ĝis Beer-Ŝeba; kaj li detruis la altaĵojn ĉe la pordegoj; tiun, kiu estis antaŭ la pordego de la urbestro Josuo, kaj tiun, kiu estis maldekstre ĉe la enirado en la urbon.
    •   Tamen la pastroj de la altaĵoj ne oferadis sur la altaro de la Eternulo en Jerusalem, sed ili manĝadis macojn kune kun siaj fratoj.
    • 10   Kaj li malpurigis ankaŭ Tofeton, kiu estis en la valo de la filoj de Hinom, por ke neniu trairigu sian filon sian filinon tra fajro al Moleĥ.
    • 11   Kaj li forigis la ĉevalojn, kiujn la reĝoj de Judujo starigis al la suno ĉe la enirejo de la domo de la Eternulo, apud la ĉambro de la eŭnuko Netan-Meleĥ en Parvarim, kaj la ĉarojn de la suno li forbruligis per fajro.
    • 12   Kaj la altarojn, kiuj estis sur la tegmento de la supra ĉambro de Aĥaz, kiujn faris la reĝoj de Judujo, kaj la altarojn, kiujn faris Manase en la du kortoj de la domo de la Eternulo, la reĝo detruis, kaj li kuris de tie kaj ĵetis ilian cindron en la torenton Kidron.
    • 13   Ankaŭ la altaĵojn, kiuj estis antaŭ Jerusalem, dekstre de la monto de pereo, kaj kiujn aranĝis Salomono, reĝo de Izrael, por Aŝtar, abomenindaĵo de la Cidonanoj, kaj por Kemoŝ, abomenindaĵo de la Moabidoj, kaj por Milkom, abomenindaĵo de la Amonidoj, la reĝo malpurigis.
    • 14   Kaj li disrompis la statuojn kaj dehakis la sanktajn stangojn, kaj plenigis ilian lokon per ostoj de homoj.
    • 15   Ankaŭ la altaron, kiu estis en Bet-El, kaj la altaĵon, kiun aranĝis Jerobeam, filo de Nebat, kiu pekigis Izraelon, ankaŭ tiun altaron kaj la altaĵon li detruis, kaj li forbruligis la altaĵon kaj faris el ĝi polvon kaj forbruligis la sanktan stangon.
    • 16   Joŝija sin turnis, kaj ekvidis la tombojn, kiuj estis tie sur la monto, kaj li sendis, kaj prenigis la ostojn el la tomboj kaj forbruligis ilin sur la altaro kaj malpurigis ĝin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun proklamis tiu homo de Dio, kiu antaŭdiris tiun fariĝon.
    • 17   Kaj li diris: Kio estas tiu monumento, kiun mi vidas? Kaj la loĝantoj de la urbo diris al li: Tio estas la tombo de la homo de Dio, kiu venis el Judujo, kaj antaŭdiris tiujn farojn, kiujn vi faris koncerne la altaron de Bet-El.
    • 18   Kaj li diris: Lasu lin kuŝi, neniu tuŝu liajn ostojn. Tiamaniere liaj ostoj estis savitaj kun la ostoj de la profeto, kiu venis el Samario.
    • 19   Ankaŭ ĉiujn domojn de la altaĵoj, kiuj estis en la urboj de Samario kaj kiujn konstruis la reĝoj de Izrael, por inciti la Eternulon, Joŝija detruis, kaj agis kun ili simile al tio, kion li faris en Bet-El.
    • 20   Kaj li buĉis ĉiujn pastrojn de la altaĵoj, kiuj tie estis, sur la altaroj, kaj bruligis sur ili homajn ostojn; kaj li revenis en Jerusalemon.
    • 21   Kaj la reĝo ordonis al la tuta popolo, dirante: Faru Paskon al la Eternulo, via Dio, kiel estas skribite en tiu libro de la interligo.
    • 22   Ĉar simila Pasko ne estis farita de post la tempo de la juĝistoj, kiuj juĝadis Izraelon, kaj en la tuta tempo de la reĝoj de Izrael kaj de la reĝoj de Judujo;
    • 23   nur en la dek-oka jaro de la reĝo Joŝija estis farita tiu Pasko al la Eternulo en Jerusalem.
    • 24   Kaj la aŭguristojn kaj la sorĉistojn kaj la domajn diojn kaj la idolojn kaj ĉiujn abomenindaĵojn, kiuj montriĝis en la Juda lando kaj en Jerusalem, Joŝija ekstermis, por plenumi la vortojn de la instruo, skribitajn en la libro, kiun la pastro Ĥilkija trovis en la domo de la Eternulo.
    • 25   Ne estis antaŭ li reĝo simila al li, kiu turnis sin al la Eternulo per sia tuta koro kaj per sia tuta animo kaj per sia tuta forto, konforme al la tuta instruo de Moseo; kaj post li ne aperis simila al li.
    • 26   Tamen la Eternulo ne deturnis Sin de la granda furiozo de Sia kolero, per kiu Lia kolero ekflamis kontraŭ Judujo pro ĉiuj incitoj, per kiuj incitis Lin Manase.
    • 27   Kaj la Eternulo diris: Ankaŭ Judujon Mi forigos de antaŭ Mia vizaĝo, kiel Mi forigis Izraelon, kaj Mi forpuŝos ĉi tiun urbon, kiun Mi elektis, Jerusalemon, kaj la domon, pri kiu Mi diris, ke Mia nomo tie estos.
    • 28   La cetera historio de Joŝija, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
    • 29   En lia tempo Faraono Neĥo, reĝo de Egiptujo, iris kontraŭ la reĝon de Asirio al la rivero Eŭfrato. La reĝo Joŝija iris renkonte al li, kaj ĉi tiu mortigis lin en Megido, kiam li ekvidis lin.
    • 30   Kaj liaj servantoj forveturigis lin mortintan el Megido kaj venigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo. Kaj la popolo de la lando prenis Jehoaĥazon, filon de Joŝija, kaj sanktoleis lin kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro.
    • 31   La aĝon de dudek tri jaroj havis Jehoaĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Ĥamutal, filino de Jeremia, el Libna.
    • 32   Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same kiel agadis liaj patroj.
    • 33   Kaj Faraono Neĥo malliberigis lin en Ribla en la lando Ĥamat, por ke li ne reĝu en Jerusalem, kaj li metis sur la landon monpunon de cent kikaroj da arĝento kaj unu kikaro da oro.
    • 34   Kaj Faraono Neĥo ekreĝigis Eljakimon, filon de Joŝija, anstataŭ lia patro Joŝija, kaj ŝanĝis lian nomon je Jehojakim; sed Jehoaĥazon li prenis kaj venigis en Egiptujon, kaj tie li mortis.
    • 35   La arĝenton kaj oron Jehojakim donis al Faraono; sed li metis tion sur la landon, ke oni donu la arĝenton laŭ la ordono de Faraono: de ĉiu laŭ taksado li prenis la arĝenton kaj la oron de la popolo de la lando, por doni al Faraono Neĥo.
    • 36   La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Zebuda, filino de Pedaja, el Ruma.
    • 37   Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis liaj patroj.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

2 Reĝoj 23:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

2 Reĝoj 23:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

2 Reĝoj 23:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.