Skip to main content
  • WORD Research this...
    1 Kings 7
    •   Kaj sian domon Salomono konstruis dum dek tri jaroj, kaj li finis sian tutan domon.
    •   Kaj li konstruis la domon de la arbaro Lebanona; ĝi havis la longon de cent ulnoj, la larĝon de kvindek ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da cedraj kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj.
    •   Kaj li kovris per cedro la supron de la galerioj, kiuj estis sur kvardek kvin kolonoj, po dek kvin en unu vico.
    •   Kaj da fenestraj kadroj estis tri vicoj, kaj fenestroj kontraŭ fenestroj trifoje.
    •   Kaj ĉiuj pordoj kaj la fostoj estis kvarangulaj, kaj la fenestroj estis kontraŭ fenestroj trifoje.
    •   Kaj ĉambregon el kolonoj li faris, havantan la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de tridek ulnoj; kaj ankoraŭ ĉambron antaŭ ili kaj kolonojn kaj sojlon antaŭ ili.
    •   Kaj tronan salonon, por tie juĝi, juĝan salonon li faris, kaj ĉiujn plankojn li kovris per cedro.
    •   Lia domo, en kiu li loĝis, en la malantaŭa korto post la salono, estis aranĝita tiel same. Kaj li faris ankaŭ domon, similan al tiu salono, por la filino de Faraono, kiun Salomono prenis.
    •   Ĉio ĉi tio estis farita el multekostaj ŝtonoj, ĉirkaŭhakitaj laŭmezure, segitaj per segilo, interne kaj ekstere, de la fundamento ĝis la tegmento, kaj ekstere ĝis la granda korto.
    • 10   En la fundamento estis ŝtonoj multekostaj, ŝtonoj grandaj, ŝtonoj de dek ulnoj kaj ŝtonoj de ok ulnoj.
    • 11   Kaj supre estis multekostaj ŝtonoj, ĉirkaŭhakitaj laŭmezure, kaj cedro.
    • 12   Kaj la granda ĉirkaŭa korto havis tri vicojn da ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj kaj unu vicon da cedraj traboj; tiel same ankaŭ la interna korto de la domo de la Eternulo kaj la salono ĉe la domo.
    • 13   La reĝo Salomono sendis, kaj venigis el Tiro Ĥuramon.
    • 14   Li estis filo de unu vidvino, el la tribo de Naftali; lia patro estis Tirano, kupristo. Li estis plena de saĝeco, kompetenteco, kaj sciado, por fari ĉian laboron el kupro. Kaj li venis al la reĝo Salomono kaj plenumis ĉiujn liajn laborojn.
    • 15   Li faris du kuprajn kolonojn, el kiuj unu kolono havis la alton de dek ok ulnoj, kaj fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la dua kolono.
    • 16   Kaj du kapitelojn, fanditajn el kupro, li faris, por meti sur la suprojn de la kolonoj; kvin ulnoj estis la alto de unu kapitelo, kaj kvin ulnoj la alto de la dua kapitelo.
    • 17   Retoj plektitaj kaj ŝnuretoj ĉenoformaj estis ĉe la kapiteloj, kiuj estis supre de la kolonoj; sep ĉe unu kapitelo kaj sep ĉe la dua.
    • 18   Kaj li faris la kolonojn tiel, ke du vicoj da granatoj estis ĉirkaŭ unu reto, por kovri la kapitelon; tiel same li faris ankaŭ por la dua kapitelo.
    • 19   La kapiteloj sur la kolonoj estis faritaj kiel la lilioj en la salono, kaj havis kvar ulnojn.
    • 20   Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la konveksaĵo, kiu estis apud la reto; kaj sur la dua kapitelo ĉirkaŭe en vicoj ducent granatoj.
    • 21   Kaj li starigis la kolonojn antaŭ la salono de la templo; kaj li starigis la dekstran kolonon kaj donis al ĝi la nomon Jaĥin; kaj li starigis la maldekstran kolonon kaj donis al ĝi la nomon Boaz.
    • 22   Sur la suproj de la kolonoj estis skulptaĵo en formo de lilio. Tiel estis finita la laboro de la kolonoj.
    • 23   Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando ĝis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj ŝnuro de tridek ulnoj prezentis ĝian mezuron ĉirkaŭe.
    • 24   Kaj tuberoj sub ĝia rando troviĝis ĉirkaŭe de ĝi; sur la spaco de dek ulnoj ili ĉirkaŭis la maron en du vicoj; la tuberoj estis fanditaj kune kun ĝi.
    • 25   Ĝi staris sur dek du bovoj; tri kun la vizaĝo norden, tri kun la vizaĝo okcidenten, tri kun la vizaĝo suden, kaj tri kun la vizaĝo orienten; kaj la maro estis sur ili supre, kaj ĉiuj iliaj malantaŭaj partoj estis turnitaj internen.
    • 26   Ĝi havis la dikon de manlarĝo; kaj ĝia rando, farita laŭ la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolviĝinta lilio. Ĝi ampleksis du mil bat�ojn.
    • 27   Kaj li faris dek kuprajn bazaĵojn; ĉiu bazaĵo havis la longon de kvar ulnoj, la larĝon de kvar ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj.
    • 28   Kaj jen estas la aranĝo de la bazaĵoj: ili havis muretojn, muretojn inter la listeloj.
    • 29   Kaj sur la muretoj, kiuj estis inter la listeloj, estis leonoj, bovoj, kaj keruboj; kaj sur la listeloj estis tiel supre, kaj sube de la leonoj kaj bovoj estis malsuprenpendantaj festonoj.
    • 30   Kaj ĉiu bazaĵo havis kvar kuprajn radojn kun kupraj aksoj, kaj ĝiaj kvar anguloj havis ŝultretojn, fanditajn ŝultretojn sub la kaldrono, kaj sur ĉiu flanko estis festonoj.
    • 31   Ĝia aperturo de la interna kapitelo ĝis la supro havis unu ulnon; ĝia aperturo estis ronda, en formo de bazeto, havanta unu ulnon kaj duonon, kaj ĉe la aperturo estis skulptaĵoj; sed ĝiaj muretoj estis kvarangulaj, ne rondaj.
    • 32   Kaj la kvar radoj estis sub la muretoj, kaj la aksoj de la radoj estis en la bazaĵo; la alto de ĉiu rado estis unu ulno kaj duono.
    • 33   La aranĝo de la radoj estis kiel la aranĝo de radoj de veturilo; iliaj aksoj kaj aksingoj kaj radradioj kaj radrondoj, ĉio estis fandita.
    • 34   Kaj la kvar ŝultretoj ĉe la kvar anguloj de ĉiu bazaĵo elstaris el la bazaĵo mem.
    • 35   Supre de la bazaĵo estis rondaĵo, havanta la alton de duono de ulno; kaj supre de la bazaĵo ĝiaj teniloj kaj muretoj elstaris el ĝi mem.
    • 36   Kaj sur la tabuletoj de ĝiaj teniloj kaj sur ĝiaj muretoj li skulptis kerubojn, leonojn, kaj palmojn, sur ĉiu libera loko, kaj festonojn ĉirkaŭe.
    • 37   Tiel li faris la dek bazaĵojn; ĉiuj havis egalan fandon, egalan mezuron, egalan formon.
    • 38   Kaj li faris dek kuprajn lavujojn; ĉiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat�oj; kvar ulnojn havis ĉiu lavujo; ĉiu lavujo staris sur unu bazaĵo el la dek bazaĵoj.
    • 39   Kaj li starigis la bazaĵojn, kvin ĉe la dekstra flanko de la domo, kaj kvin ĉe la maldekstra flanko; kaj la maron li starigis ĉe la dekstra flanko de la domo, sudoriente.
    • 40   Kaj Ĥuram faris la lavujojn kaj la ŝovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj Ĥuram finis la tutan laboron, kiun li faris por la reĝo Salomono en la domo de la Eternulo:
    • 41   la du kolonojn kaj la du globaĵojn de la kapiteloj sur la supro de la kolonoj, kaj la du retojn por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj;
    • 42   kaj la kvarcent granatojn ĉe la du retoj, po du vicoj da granatoj por ĉiu reto, por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj;
    • 43   kaj la dek bazaĵojn kaj la dek lavujojn sur la bazaĵoj;
    • 44   kaj la unu maron kaj la dek du bovojn sub la maro;
    • 45   kaj la kaldronojn kaj la ŝovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj ĉiuj vazoj de la templo, kiujn Ĥuram faris al la reĝo Salomono por la domo de la Eternulo, estis el polurita kupro.
    • 46   En la ĉirkaŭaĵo de Jordan la reĝo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cartan.
    • 47   Kaj Salomono metis ĉiujn vazojn sur ilian lokon. Pro la tre granda multo la pezo de la kupro ne estis kalkulita.
    • 48   Kaj Salomono faris ĉiujn vazojn, kiuj estas en la domo de la Eternulo: la oran altaron, kaj la oran tablon, sur kiu estas la pano de propono;
    • 49   kaj la kandelabrojn, kvin dekstre kaj kvin maldekstre antaŭ la plejsanktejo, el pura oro; kaj la florojn kaj lucernojn kaj prenilojn, el oro;
    • 50   kaj la tasojn, tranĉilojn, aspergajn kalikojn, kulerojn, kaj karbujojn, el pura oro; kaj la maŝojn ĉe la pordo de la interna domo, de la plejsanktejo, ĉe la pordo de la templa domo, el oro.
    • 51   Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun la reĝo Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritaĵojn de sia patro David; la arĝenton kaj la oron kaj la vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de la Eternulo.
  • King James Version (kjv)
    • Active Persistent Session:

      To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.

      How This All Works

      Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.

      However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.

      Please Keep Your Favourite Verse Private

      Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.

      The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.

    • Loading...
  • Esperanto (esperanto - 2.1)

    2020-05-21

    Esperanto (eo)

    1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.

    • Encoding: UTF-8
    • Direction: LTR
    • LCSH: Bible.Esperanto
    • Distribution Abbreviation: esperanto

    License

    Public Domain

    Source (OSIS)

    https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm

    history_1.0
    Initial release
    history_1.1
    Compressed the module
    history_1.5
    Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
    history_1.6
    Corrected encoding, missing text in previous release
    history_2.0
    (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
    history_2.1
    (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Basic Hash Usage Explained

At getBible, we've established a robust system to keep our API synchronized with the Crosswire project's modules. Let me explain how this integration works in simple terms.

We source our Bible text directly from the Crosswire modules. To monitor any updates, we generate "hash values" for each chapter, book, and translation. These hash values serve as unique identifiers that change only when the underlying content changes, thereby ensuring a tight integration between getBible and the Crosswire modules.

Every month, an automated process runs for approximately three hours. During this window, we fetch the latest Bible text from the Crosswire modules. Subsequently, we compare the new hash values and the text with the previous ones. Any detected changes trigger updates to both our official getBible hash repository and the Bible API for all affected translations. This system has been operating seamlessly for several years.

Once the updates are complete, any application utilizing our Bible API should monitor the hash values at the chapter, book, or translation level. Spotting a change in these values indicates that they should update their respective systems.

Hash values can change due to various reasons, including textual corrections like adding omitted verses, rectifying spelling errors, or addressing any discrepancies flagged by the publishers maintaining the modules at Crosswire.

The Crosswire initiative, also known as the SWORD Project, is the "source of truth" for getBible. Any modifications in the Crosswire modules get reflected in our API within days, ensuring our users access the most precise and current Bible text. We pledge to uphold this standard as long as getBible exists and our build scripts remain operational.

We're united in our mission to preserve the integrity and authenticity of the Bible text. If you have questions or require additional information, please use our support system. We're here to assist and will respond promptly.

Thank you for your understanding and for being an integral part of the getBible community.

Favourite Verse

You should select one of your favourite verses.

This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.

This is currently the active session key.

Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.

1 Reĝoj 7:

Sharing the Word of God with the world.
  • Share Text
    ...
  • Share Link

1 Reĝoj 7:1

Tagging this verse.

The active verse selected text should load here.

Active

Available Tags

Drag and drop the desired tag from the available ones to the active area.

To un-tag a verse, drag and drop the desired tag from active to the available tags area.

Edit Tag

Create Tag

1 Reĝoj 7:1

Notes on this verse.

The active verse selected text should load here.